quarta-feira, 23 de novembro de 2011

Tutmonda Skriba Ekzamensesio!



Karaj geestudentoj kaj geinstruistoj!



Venis peto de pluraj asocioj kaj kluboj pri deziro okazigi KER-ekzamensesion per kiu ili ŝatus fermi sian jaran lingvokurson. Tio donus bonajn motivojn kaj celojn dum la tuta jaro por diligente lerni la lingvon kaj atingi certan nivelon.
 
La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion por la 9a de junio 2012. 

La "nur-skriba sesio" signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon. 
Estroj de kluboj, grupoj kaj kursoj, kiuj volas aliĝi al la sesio okazigota en junio 2012 bv. legi la pli detalajn informojn kaj kondiĉojn kaj kontaktu la komisionon ĉe 
KER-ekzamenoj@edukado.net. 


Informis: Edukado.net
Legu pli-Leia mais >>

terça-feira, 22 de novembro de 2011

Raporto por ILEI rilate la 36an Ĝeneralan Konferencon de UNESKO en Parizo

Kiam  Monique Arnaud,  Jean-Pierre Boulet kaj Veronika Poór,  reprezentontoj de ILEI ĉe UNESKO alvenis la 25an de oktobro 2011 al la sidejo de UNESKO, la rajtigiloj jam estis pretaj kvankam ILEI oficiale estis akceptita kiel observanto por la 36-a Ĝenerala Konferenco nur dum la konferenco mem, per unanima voĉdonado por akcepto de la rekomendo 36C/13 en kiu ILEI aperis en favora pozicio (tamen okaze de la Ĝenerala Konferenco, oni ne menciis la nomojn de la asocioj proponitaj en tiu 36C/13).
La reprezentantoj multmaniere agadis: alparoloj al oficialaj reprezentantoj de ŝtataj delegacioj kun disdono de dokumentoj, kontaktoj kun diversaj rangaj oficiuloj de UNESKO, k.t.p.
Monique Arnaud intervenis menciante plurfoje Esperanton, okaze de renkonto kun afrikaj ministroj pri edukado pro apero de kleriga serio de libroj por afrikaj infanoj « Bouba et Zaza » kaj Jean-Pierre  Boulet parolis kun unu direktoro de la eldonejo kaj kun ties ĝenerala prezidanto kiu deziris rigardi kaj poste konservi la jam eldonitan libreton de ILEI: «Rakonto pri tarofolio». La plej interesa renkontiĝo okazis kun du reprezentantoj kaj la ministro pri edukado de Vanuatu (unu ŝtato egalas unu voĉon konsekvence en UNESKO ; por voĉdonado, Vanuatu egalas Ĉinion). Tiu ministro proponis ke Esperanto fariĝu ero de la senmateriala heredaĵo de UNESKO. Eks-vicdirektoro, nun ambasadoro de Laoso al UNESKO, okaze de posta renkontiĝo konfirmis, ke tio estas bona ideo (li lasis sian vizitkarton kaze ke ni bezonus lian helpon.)
Ŝtata reprezentanto dum sia maksimuma 6-minuta parolado foje montris sian intereson pri diverseco de lingvoj kaj kulturoj, tio okazis 25 fojojn el la 138 aŭskultitaj reprezentantoj.
Ni entute kontaktis 22 delegaciojn dum unu semajno kaj Renée Triolle (UEA) samtempe kontaktis pli da delegacioj. (Reprezentantino de alia neregistara organizo invitis Monique kaj Jean-Pierre ĉe sin, inviton kiun ni plezure akceptis.) 
Por la posta parto de la Konferenco Veronika Poór kaj François Lo Jacomo transprenis la torĉon por reprezenti nian ligon.
Raportis Monique Arnaud kaj Jean-Pierre Boulet
======================
Kun ĝojo mi plusendas al vi (kaj poste al aliaj) la ĵus konfirmitan raporton de la teamo de ILEI en la ĵusa 36a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo. Antaŭ kelkaj jaroj ILEI perdis la formalajn ligon kun tiu organizo, sed klaras minimume, ke ni rehavigis ian statuson kaj rajtas partopreni ĝiajn eventojn. La tuta teamo estas varme gratulinda pro la farita laboro. Tiu teamo, kune kun estraranoj de ILEI, aktualigis la plurlingvajn informilojn el 2009 por esti uzeblaj ankau ĉi-jare.
Ni nun provas atingi klarecon pri la pezo kaj graveco de tiu decido, ĉu temis pri la rajto de ILEI - kune kun UEA kaj TEJO - partopreni en la okazinta Konferenco, au ĉu temas pri ĝenerala reakcepto en la rango de kunlaborantaj (aŭ asociaj) ne-registaraj organizoj. La demando aktualas, ĉar ĝuste nun oni revizias la listojn kaj kategoriojn por tia ligiteco. Evidente, nia celo estas havi ankaŭ en estonto rilatojn kun tiu kultura instanco de Unuiĝintaj Naciaj.


-- 

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
Legu pli-Leia mais >>

segunda-feira, 21 de novembro de 2011

Parolemaj kaj timemaj gelernantoj - Kion fari?




Kara kolego! Saluton!

Hodiaŭ mi parolos pri du diversaj lernantoj kiuj ĉiam aperas en niaj lecionoj. Tiu, kiu estas timema kaj tiu, kiu estas parolema.  Terure! Kion fari por paroligi mian timeman lernanton kaj kion mi faru por silentigi mian paroleman lernanton? Fakte estas tre malfacila tasko. Jen kelkaj konsiloj:

Ne restu anksia: En la komenco de la leciono vi povas proponi ludeton (en alia artikolo mi parolos pri ĝi) por kuraĝigi viajn gelernantojn, ĉefe tiu aŭ tiuj, kiuj estas timemaj. Gravas, ke vi ne faru longan ludon, memoru , ke, tio ne estas la kerno de via leciono. Kontrolu la ludo-tempon, kaj klarigu, ke ĉiuj havos oportunon ludi, tiamaniere, vi kontrolos ankaŭ vian paroleman lernanton.

Laŭdu viajn gelernantojn: Ofte la timema lernanto estas tiel, ĉar li aŭ ŝi ne havis bonajn antaŭspertojn, kiam lernis alian lingvon. Li aŭ ŝi vere timas erari. Laŭdu ankaŭ vian paroleman lernanton, tiamaniere li ne pensos, ke vi ne aprobas lian agon. Memoru, ke en tiu ĉi momento vi ne devas kontroli la bonan uzadon de la lingvo.

Elektu insteresajn temojn: Tio estas, temoj kiuj plaĉas al ĉiuj, elektu temojn kiuj interesiĝas ankaŭ al via timema lernanto. Pro tio vi sciu kio plaĉas al li aŭ ŝi (legu la artikolon “Para profesores de primeira viagem”).

Preparu ekzercojn kiel “dialogoj” ktp, tiamaniere via timema lernanto kuraĝiĝos paroli en Esperanto, kaj via parolema lernanto ne havos tro da spaco por paroli pri aliaj temoj.

Estas simplaj konsiloj, kiuj povas helpi al vi! Memoru, ke ne estas preparitaj receptoj, ĉiu lernanto estas mondo!

Leysester Miró
Lingvo instruisto
Fakulo pri lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj
tra Universitata Centro SENAC
Printu tiun artikolon
Legu pli-Leia mais >>

Materialoj por via klasĉambro

Karaj geinstruistoj

La brazila sekcio de ILEI pretigas materialojn por vi kaj por via klasĉambro. Temas pri kvar belaj afiŝoj kiujn vi povas  pendigi sur la muron de via klasĉambro:

  • ·         Manĝejo
  • ·         Klasĉambro
  • ·         Fruktoj
  • ·         Legomoj

En ĉiu afiŝo troviĝas objektoj de nia ĉiutaga vivo!

Ornamu vian klasĉambron kaj samtempe lernigu novajn vortojn al viaj gelernantoj.
La prezo estas 35 realoj (inkluzivas normalan sendkoston)

Tiuj-ĉi bildoj ne estas la oficialaj afiŝoj!
Ĉu vi volas mendi?
Skribu al ni: ileibrazilo@gmail.com

Manĝejo:

Legomoj:

Klasĉambro:

Fruktoj:

Legu pli-Leia mais >>

domingo, 20 de novembro de 2011

Planejamento é o primeiro passo!

“Estimado professor, iniciei um curso de Esperanto pela internet. Acho a língua muito interessante. Dizem que é uma língua fácil, mesmo assim não estou conseguindo avançar no meu aprendizado. Você me daria alguma dica?"
Elisa, Pelotas – RS

A mensagem da Elisa chegou hoje de manhã, é um pouco extensa e aqui só fiz um recorte dela. Coincidentemente já coloquei dois artigos curtos onde ofereço algumas dicas aos professores. Com este texto, dou inicio a uma série de dicas para os alunos de Esperanto.
Seja o curso pela internet ou presencial, a primeira coisa que devemos saber é que tudo depende de você, ou pelo menos, grande parte do processo de aprendizagem depende das coisas que faça ou deixe de fazer. Há diversos caminhos que você pode trilhar para aprimorar seu aprendizado, porém, antes de falarmos deles, seria importante que você iniciasse planejando um pouco seu aprendizado:

  1. Definir objetivos: Quais os motivos que levaram você a querer aprender Esperanto? Os motivos podem ser diversos: viajar pelo mundo, trabalhar em projetos internacionais, namorar uma pessoa de outro país distante do seu etc. O que você deseja alcançar com aprender essa língua?
  2. Elaborar metas: Isto é, seja realista com você mesmo, não crie metas muito ambiciosas no começo. Por exemplo: ler um livro muito complexo na língua que você estuda, no nosso caso, Esperanto. Estabeleça metas pequenas e fáceis de realizar. Que tal aprender um verbo ou palavra por dia? Ou uma lista de palavras etc.? Posteriormente você pode ir incrementando essas metas.
  3. Estabelecer um horário de estudo: 15 minutos? 30 minutos? Seja qual for o tempo que você escolha, tente segui-lo! É importante que você faça disso uma rotina! Novamente quero lhe dizer que, é importante que você seja realista consigo mesmo. Se você estabelece metas ambiciosas, ou horários que não irá cumprir, poderá se frustrar.


Espero que essas primeiras dicas lhe sejam úteis!
Leysester Miró
Professor de línguas
Especialista em Ensino Aprendizagem de línguas
pelo Centro Universitário SENAC
Contato: ileibrazilo@gmail.com

Printu tiun artikolon
Legu pli-Leia mais >>

sábado, 19 de novembro de 2011

ILEI - Liberaj Oficoj - Ĉu vi volas kunlabori?

Liberaj oficoj en ILEI

ILEI havas multajn planojn kaj dezirojn. Ni ricevas demandojn, kial ILEI ne servas pli praktike al siaj sekcioj. La respondo estas, ke la estrara teamo plus kelkaj aktivaj kunlaborantoj apenaŭ sufiĉas por plenumi la grandegan internacian laboron. La sola maniero progresigi grandajn partojn de tiu internacia agado, kaj krome liveri pli aktive kaj regule servojn al sekcioj estas akiri pli da laborfortoj. Praktike, la loko de kie tiuj fortoj povos veni estas de la membroj, do, de la sekcianoj.
Jen de kie ni povus atendi ricevi tiujn plusajn laborfortojn:
1)   Unuopuloj en la sekcioj, kiuj prezentas sin por nuntempe neplenumataj taskoj.
2)   Grupo de sekcianoj, kiuj formas sin kaj proponas prilabori iun internacian projekton.
3)   Homoj kun unikaj lertoj, kiuj ne apartenas al sekcio kaj eventuale ne estas ILEI-membroj.
Por konkretigi la bezonon, jen kelkaj el la pli ol kvindek oficoj kaj taskoj kiuj restas sen plenumantoj.  Kandidatoj anoncu vin al ilei.sekretario@gmail.com kaj al la prezidanto stefan.macgill@gmail.com

T2011-1  Komisiito pri eksteraj rilatoj

Formale tiu tasko apartenas al la prezidanto, kiu klare respondecas je superrigarda nivelo pri tio, sed kiu ne nepre devas plenumi la tutan laboron. Momente preskaŭ nenio okazas sur tiu tereno pro manko de homfortoj.
Taskoj:
  • Fortigos la rilatojn kun FIPLV (Federacio Internacia de Instruistoj de Vivantaj Fremdaj Lingvoj)
  • Esploros similajn internaciajn kaj naciajn organizojn kun kiuj ILEI povus utile (kaj pageble) starigi rilatojn.
  • Kunlaboros kun la evoluigo de la nova multnacia retejo de ILEI, kiel instrumento de niaj eksteraj rilatoj.
  • Kunlaboros kun la Komisiono por Unuiĝintaj Nacioj, por ke ghi entreprenu konkretajn projektojn.
  • Kunlaboros kun la Komisiono pri Universitata Agado, por la intensigo de ĝiaj laboroj kaj projektoj.
  • Kunlaboros kun la agantoj pri eksteraj rilatoj de UEA kaj aliaj movadaj instancoj.
Kvalitoj:
  • Sperto kaj emo rilati kun internaciaj organizoj kaj agadi nome de Esperanto en eksteraj medioj.
  • Kapablo funkcii en la lingvoj plej ofte uzataj de tiuj internaciaj organizoj.
  • Kapablo krei laborplanojn, kaj poste liveri la persiston kaj kunordigon necesan por realigi ilin.
La ofico ne estas formale kompensata, sed ekzistas rimedoj en la bugheto de ILEI por la eksteraj rilatoj, kaj normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la buĝetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la estraro (ekzemple ricevos iujn el ĝiaj komunikaĵoj). La komisiito rajtas fari proponojn pri financado de projektoj en la eksteraj rilatoj en estontaj jaroj.

T2011- 2  Komisiito pri la multlingva retejo de ILEI

Tiu retejo ekzistas jam de kelkaj monatoj, kaj ne estas anoncebla nur pro manko de laborfortoj. Necesas komisiito kun la tempo kaj kapablo evoluigi tion, kunlabore kun la estraranoj kaj eventuala komisiito pri eksteraj rilatoj (Tasko 2011-1).
Taskoj:
  • Pretigos au ricevos bazajn tekstojn pri ILEI, konvenaj por ne-esperantista publiko.
  • Starigos kaj mastrumos traduk-reton por plej diversaj lingvoj, por ke tiuj tekstoj aperu multlingve.
  • Malkovros kaj aperigos ekzistantajn dokumentojn, en Esperanto au aliaj lingvoj, kiuj rilatas al Esperanto aŭ lingvo-pedagogio, kiuj havos valoron en internacia medio.
  • Ricevos nacilingvajn tekstojn de niaj partneroj (ekz. FIPLV) kaj aperigos ilin, eventuale kun tradukoj au resumoj en aliaj lingvoj.
  • Prizorgos multlingvan kalendaron de estontaj edukaj eventoj, movadaj kaj ne-movadaj.
  • Monitoros kaj reagos adekvate al komentoj kaj demandoj de legantoj de la retejo.
Kvalitoj:
  • Teknika kapablo labori pri retejoj; la retejo havas interfacon, kiu ne postulas konon de HTML-redaktado, sed ĝiaj redaktiloj ja bezonas ioman lernadon.
  • Kapablo funkcii en lingvoj plej ofte uzataj de en internacia komunikado.
  • Preteco turni sin al membroj de la traduka reto por prizorgi enhavon en lingvoj kiujn la komisiito ne konas.
  • Preteco kunlabori kun la stariginto kaj teknika prizorganto de la retejo.
La ofico ne estas formale kompensata, sed ekzistas rimedoj en la bugheto de ILEI por la reteja prizorgo, kaj normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la buĝetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la estraro (ekzemple ricevos iujn el ĝiaj komunikaĵoj). La komisiito rajtas fari proponojn pri financado de reteja evoluigo en estontaj jaroj.

T2011- 3  Redaktoro de Juna amiko

Tiu revuo por lernejanoj kaj komencantoj tradicie havas du redaktorojn, kiuj respondecas pri po 25 paĝoj de ĉiu numero (3-foje en la jaro). Ekzistas detala gvidilo, kiu resumas pli detale la taskojn de tiuj redaktoroj. Oficado ekde 2012, kun la unua numero bezonata prespreta en marto. Enkondukado estos donata.
Taskoj:
  • Kunlaboros kun reto de kontribuantoj kaj rubrikestroj por arigi materialon.
  • Enpaĝigos tiun materialon, kiam tio necesas (kelkaj rubrikestroj mem faras tion).
  • Kontrolos la materialon por lingva korekteco kaj konformo al la vort-trezoro de la revuo.
  • Konos kaj esploros la bezonojn kaj dezirojn de la legantoj.
  • Sendos la prespretajn partojn por akademia lingva kontrolo kaj prilaboros la rezultojn de tio.
  • Komprenos la teknikajn bezonojn de la presejo kaj liveros la materialon akurate kaj en komune konsentita formato.
  • Monitoros la nivelon de kontribuado de la rubrikestoj kaj decidos pri la kompenso pagendaj al ili.
Kvalitoj:
  • Havi firman regon de la lingvo, kaj komprenon de la didaktikaj bezonoj de lernantoj.
  • Havi enpaĝigajn kapablojn, kaj senton por alloga paĝaranĝo de materialo.
  • Kapabli uzi la necesajn komputilajn programojn.
  • Alporti organizajn kapablojn, por ke la pretigo fariĝu kiel eble plej automata kaj rutina.
  • Vizii pri estonto por la revuo, precipe kiel transformi ĝian nunan deficiton al pluso.
La ofico estas formale kompensata, kadre de la bugheto de ILEI kun po-paĝa sumo. La redaktoro  asignas tion inter si kaj la rubrikestroj (simplaj kontribuantoj ne ricevas kompenson). Normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la bughetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la alia redaktoro kaj kun estrarano respondeca pri la eldonaĵoj de la Ligo.

T2011- 4  Rubrikestro por Juna amiko – parto por etuloj

Tiu revuo por lernejanoj kaj komencantoj tradicie havas tri launivelajn rubrikojn: LUME (La Unua Mirinda Etaĝo) por 5-8-jaruloj , LUDE (La unika Dua Etaĝo) por 9-13-jaruloj kaj LASTE (La Absolute Spektakla Tria Etaĝo) por 14-100-aruloj. Ni serĉas rubrikestron por LUME.
Taskoj:
  • Pretogos akurate 2 au 3 paghojn de materialo por etuloj, kiuj ofte apenaŭ kapablos legi.
  • Enpaĝigos tiun bildo-richan materialon por liveri prespretajn paĝojn.
  • Konos kaj esploros la bezonojn kaj dezirojn de tiuj plej junaj legantoj.
Kvalitoj:
  • Havi firman regon de la lingvo, kaj komprenon de la didaktikaj bezonoj de tre junaj lernantoj.
  • Eventuale havi mem au kunlabori regule kun infanoj 5-8-jaraj.
  • Kapabli uzi la necesajn komputilajn programojn.
La ofico estas formale kompensata, kadre de la buĝeto de ILEI kun po-paĝa sumo. La redaktoro  asignas tion al rubrikestroj laŭ la teknika kaj lingva preteco de la ricevata materialo. La rubrikestro kunlaboros proksime kun la redaktoroj de la revuo.
Sekvos pliaj listigoj de vakaj postenoj kaj dezirataj kunlaborantoj!
Kore:
Stefan MacGill
Printu tiun artikolon
Legu pli-Leia mais >>

Que método devo escolher para o meu curso?

Seguindo com a série de dicas, hoje falarei sobre o método.
Devo preparar meu próprio “método” ou devo utilizar um já publicado? Calma! Muita calma nessa hora. Primeiramente devo alertar você de que o livro ou apostila não deve ser chamado de “método” e sim de material didático.

O Longman Dictionary of Language Teaching and Applied Linguistics na edição de 1997 define “método” como a forma de ensinar uma língua, que está fundamentada em princípios e procedimentos claramente elaborados e sistematizados.

Os métodos são diversos e divergem entre si. Cada um deles possui uma visão do que é a língua e como deveria ser sua aprendizagem, propósitos e objetivos do seu ensino, papel do professor e do aluno e papel do material didático.

No ensino aprendizagem de línguas há diversos métodos ou abordagens:
  • Gramática-tradução.
  • Direto.
  • O método áudio-lingual, estruturalista ou lingüístico.
  • Sugestopedia.
  • Silencioso.
  • Resposta física total.
  • Comunicativo.
No meio esperantista temos:
  • Cseh.
  • Zagreba.
  • Universala Esperanto Metodo de D-ro Benson.
  • Friis.
  • Gaconda.

Meu Deus! Quantos métodos! Então devo ou não escolher um livro? Minha resposta é sim! Sempre que você não faça da sua aula de Esperanto uma aula “de livro” isto é, não centre toda sua aula no material didático. Ele é um guia, uma referência, um espaço onde se apresentam os conteúdos a serem estudados, facilitando assim o seu trabalho como professor e oferecendo certa segurança ao aluno. Sinta-se a vontade em brincar e reconstruí-lo, crie seus próprios diálogos, textos, jogos, situações, exercícios etc. considerando seu conteúdo. Dessa forma o aluno quando em casa, poderá rever as coisas que aprendeu.

Lembre-se também que o livro com o qual você aprendeu Esperanto pode não ser útil para o seu aluno, mesmo que você tenha lido que é maravilhoso, que é a última jóia em livros didáticos em “esperantio”. Meu conselho é: considere sempre o seu aluno e a forma como ele aprende, por isso, nada de aula improvisada, nada de aula centrada no livro, esse é o caminho certo para o tédio e a desistência do curso. Use a sua imaginação!

Leysester Miró
Profesor de línguas
Especialista e em ensino aprendizagem de língua
pelo centro Universitário SENAC
Escreva para ileibrazilo@gmail.com

Indicação de leitura:


Printu tiun artikolon
Legu pli-Leia mais >>

quinta-feira, 17 de novembro de 2011

Para professores de primeira viagem!

Não é estranho no mundo esperantista, encontrar aqueles que se sentem “capacitados” para dar “aula” de Esperanto logo depois de terminar o curso básico. Há quem defenda que, graças a eles, o número de falantes cresce e há outros que se posicionam contrariamente.


Meu papel aqui não é tomar partido e sim ajudar esses colegas a melhorarem sua prática de ensino. Partilharei com vocês algumas coisas que me ajudaram no começo como professor de línguas e que ainda hoje continuam a enriquecer meu trabalho e que talvez possam auxiliar o seu.


No primeiro encontro, nada melhor que uma conversa!

O que quero dizer com isso é que não cometa o erro de no primeiro dia de aula, você já iniciar com o abecedário! Use um pouco de tempo para “conhecer” o seu aluno, mesmo que ele ou ela seja seu melhor amigo ou amiga. Isto pode até parecer obvio, porém, o número de professores que “pecam” nesse passo não é pequeno. Lembre que nesse primeiro momento você tem um aluno (ou potencial aluno) na sua frente. Mostre-se interessado nele ou nela. Faça-lhe algumas perguntas como:

·         Você fala ou estuda outra língua? – Como foi sua experiência nesse aprendizado? (no caso de ele ter estudado ou falar outra língua)
·          Por que você quer aprender Esperanto?

Perguntas como essas ajudarão você a traçar um perfil muito simples de “quem é seu aluno” e isto também ajudará você a planejar o curso que pensa ministrar. Não faça parecer essa conversa um interrogatório digno de policia, aja com calma!. Fale um pouco sobre você, sobre sua experiência com a língua etc.

                Depois disso, chega o momento de conhecer melhor a forma de aprender do seu aluno ou aluna, aplique um questionário de necessidades ou um formulário (a mesma coisa) com perguntas um pouco mais diretas. É importante que você dê esse formulário impresso, assim o aluno poderá ter um pouco mais de calma ao responder as questões (se você não sabe como elaborar um desses formulários,veja um exemplo aqui).


           Nesse questionário você terá os dados do seu aluno – aluna. São informações valiosas às quais você poderá recorrer para proceder na elaboração do curso de Esperanto e nas estratégias a serem utilizadas.


          É possível também que o aluno fique um pouco receoso sobre essas informações. Explique-lhe que, através delas você poderá elaborar um curso que satisfaça as expectativas dele.
Leysester Miró
Professor de línguas
Especialista em Ensino Aprendizagem de línguas
Pelo Centro Universitário SENAC

Printu tiun artikolon
Legu pli-Leia mais >>