Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio, Brazilo, Finnlando, Germanio, Hungario, Katalunio, Korea Resp., Pollando, Svedio, Usono kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Se vi instruas Esperanton, aŭ se vi estas instruisto de aliaj lingvoj aŭ fakoj kaj volas interŝanĝi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto, aŭ se vi estas junulo kaj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto, aŭ se vi havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj, aŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado, tiukaze vi estu membro de ILEI! Jen informoj kiel membriĝi.
Kion ILEI ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kun 40-paĝoj kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia konferenco kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso.
- Abonebla revuo, Juna amiko, kun allogaj legaĵoj en simpla lingvaĵo por lernejanoj kaj komencantoj.
- Aliro al hejmpaĝoj de ILEI, IPR, Interkulturo kaj multaj aliaj.