Al:
Landaj Asocioj kaj komitatanoj de UEA
Landaj Sekcioj kaj komitatanoj de ILEI
Elektitaj Fakaj Asocioj, TEJO, Esperanto-Centroj kaj pliaj agantoj
Karaj,
En la 26a de julio, 2012, ni markos la 125-jaran jubileon de la aperigo de la Unua Libro. Tio estas la plej signifa jubileo tra la sekvaj kvin jaroj. Pasintan novembron ILEI lanĉis projekton ‘esperanto125’ por eluzi tiun datrevenon. Ampleksa artikolo aperis en la aprila numero de Revuo Esperanto ĉi-jare. Simila prezento troveblas en nia retejo: http://www.ilei.info/agado/projektoj.php (kvankam la tempo-skemo indikita tie klare ne plu validas).
La celo de la nuna mesaĝo estas relanĉi la projekton kaj akiri la reeĥojn, kiuj mankis pasintnovembre. Bonvolu zorge studi kaj diskuti ĝin, kaj reagi senprokraste, por ke ankaŭ via asocio aŭ sekcio aktive kaptu la okazon de ĉi tiu jubileo. Antaŭdankon pro via kunlaboro!
1. Nomumu reprezentanton
Bonvolu nomumi por ILEI kaj UEA unu reprezentanton, kiu ricevos de ILEI informojn pri la projekto, kaj kiu sendos al ILEI informojn pri la landa aŭ loka agado por la projekto. Ni devidos tiujn informojn kun niaj partneroj, kaj afiŝigos signifajn informojn en la projekta retejo. Nomumoj venu al ILEI (stefan.macgill@gmail.com) kiel eble plej baldaŭ, ĉiuokaze antaŭ la 15a de oktobro, 2011.
2. Formu jubilean laborgrupon
Kontaktu viajn klubojn, filiojn aŭ regionajn ligojn kaj E-centrojn. Formu laborgrupon por plani la diversajn aspektojn de la projekto en via lando aŭ teritorio. La internacia reprezentanto trovu lokon en tiu grupo, tre eble tiu kontaktulo gvidos la grupon. La grupo pretigu enlandan liverplanon, kiun ILEI povos diskonigi ankaŭ internacie.
3. Fariĝu kunlabora partnero
ILEI havas apogon de UEA kaj de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago. Ĝi starigas kunlaboran projekton kun IFEF. Aldone al tio, ni serĉas ŝlosilajn partnerojn, kiuj havu aktivan enlandan laborgrupon kaj kiu subtenu la internacian projekton finance (minimume €50 por 2011 kaj €100 por 2012 – vidu la projektan buĝeton aparte). Ni buĝetis surbaze de ses tiaj partneroj, sed ni akceptos pli. Tiuj partneroj rajtos nomumi personon (plej verŝajne la reprezentanton) kiu membros en internacia jubilea laborgrupo, kiu espereble enhavos ne-ILEI-anojn kaj kiuj transprenos signifan parton de la internacia kunordigo kaj laboroj. La sigloj de la partneroj aperos en projektaj materialoj, kaj estos eblecoj diskonigi proprajn mesaĝojn tra jubileaj kanaloj. Partnerigaj petoj venu al ILEI kiel eble plej baldaŭ, ĉiuokaze antaŭ la 15a de oktobro, 2011.
4. Starigu retpaĝon
Kadre de viaj retpaĝoj, starigu paĝon aŭ paĝaron pri la jubilea projekto. Evidente, tio estos minimume dulingva paĝaro. ILEI kreos sian ĉefan jubilean paĝaron en sia nune konstruata multlingva paĝaro, tiel ke eblos starigi ligojn inter la naciaj kaj la internacia paĝaroj.
5. La informa kampanjo
Indas pripensi kaj decidi kiujn komunikilojn vi uzos, taksi la uzeblon de ekzistantaj kontaktoj kun ĵurnalistoj, kulturcentroj, urbaj instancoj ks. Necesas konsideri la donotajn mesaĝojn: kiomgrade rakonti pri la vivo de Zamenhof, la Unua Libro ks, kaj kiomgrade emfazi la nuntempan rolon de Esperanto, kiel funkciantan, aŭtentikan lingvon. Necesas elpensi kiujn konkretajn projektojn aŭ aranĝojn oni povos proponi al la publiko por tiri novulojn en la jubilean agadon.
6. La kursaro
La internacia kursaro urĝe bezonas pli da laborfortoj – ni serĉas ilustristojn, homojn aŭ centrojn, kiuj povos krei por ni la sonmaterialon, eventuale ankaŭ kunlaborontojn en la finverkado – ĉio tio ene de la limoj de nia ekstreme modesta buĝeto. Enlande (aŭ enfake), vi elpensu kiajn kursojn vi povos oferti aŭ pretigi. Povos temi pri fizikaj kursoj, retaj kursoj aŭ kombino de la du. Povus temi pri rapid-kursoj, au tri-monataj, laŭ la proponata skemo (125 etapoj, unu ĉiutage de la 23a de marto ĝis la 26a de julio). Vi decidu la plej utilajn datojn kaj daŭrojn, laŭ viaj propraj cirkonstancoj.
En la sekvaj semajnoj, ni aperigos pliajn gvidilojn pri pli specifaj partoj de la projekto, ekzemple la disvastigaj ebloj, kaj la kursaj kaj instruaj ebloj. Ni fidas ke la formota internacia liverteamo povos starigi informbankon de jubileaj faktoj kaj materialoj (la unua libro kaj ĝia kunteksto), kaj pri komunikindaj mesaĝoj, kaj arigi kolekton de modelaj informiloj. ILEI disponigos plie la projektan buĝeton kaj lumbildan programon, kiu prezentos la projekton kaj la skemon por la preparata internacia kurso.
Antaŭdanke pro viaj tre baldaŭaj reagoj!
Stefan MacGill
Prezidanto de ILEI
Budapeŝto, la 15an de septembro, 2011
