segunda-feira, 21 de novembro de 2011

Parolemaj kaj timemaj gelernantoj - Kion fari?




Kara kolego! Saluton!

Hodiaŭ mi parolos pri du diversaj lernantoj kiuj ĉiam aperas en niaj lecionoj. Tiu, kiu estas timema kaj tiu, kiu estas parolema.  Terure! Kion fari por paroligi mian timeman lernanton kaj kion mi faru por silentigi mian paroleman lernanton? Fakte estas tre malfacila tasko. Jen kelkaj konsiloj:

Ne restu anksia: En la komenco de la leciono vi povas proponi ludeton (en alia artikolo mi parolos pri ĝi) por kuraĝigi viajn gelernantojn, ĉefe tiu aŭ tiuj, kiuj estas timemaj. Gravas, ke vi ne faru longan ludon, memoru , ke, tio ne estas la kerno de via leciono. Kontrolu la ludo-tempon, kaj klarigu, ke ĉiuj havos oportunon ludi, tiamaniere, vi kontrolos ankaŭ vian paroleman lernanton.

Laŭdu viajn gelernantojn: Ofte la timema lernanto estas tiel, ĉar li aŭ ŝi ne havis bonajn antaŭspertojn, kiam lernis alian lingvon. Li aŭ ŝi vere timas erari. Laŭdu ankaŭ vian paroleman lernanton, tiamaniere li ne pensos, ke vi ne aprobas lian agon. Memoru, ke en tiu ĉi momento vi ne devas kontroli la bonan uzadon de la lingvo.

Elektu insteresajn temojn: Tio estas, temoj kiuj plaĉas al ĉiuj, elektu temojn kiuj interesiĝas ankaŭ al via timema lernanto. Pro tio vi sciu kio plaĉas al li aŭ ŝi (legu la artikolon “Para profesores de primeira viagem”).

Preparu ekzercojn kiel “dialogoj” ktp, tiamaniere via timema lernanto kuraĝiĝos paroli en Esperanto, kaj via parolema lernanto ne havos tro da spaco por paroli pri aliaj temoj.

Estas simplaj konsiloj, kiuj povas helpi al vi! Memoru, ke ne estas preparitaj receptoj, ĉiu lernanto estas mondo!

Leysester Miró
Lingvo instruisto
Fakulo pri lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj
tra Universitata Centro SENAC
Printu tiun artikolon

Nenhum comentário:

Postar um comentário