Liberaj oficoj en ILEI
ILEI havas multajn planojn kaj dezirojn. Ni ricevas demandojn, kial ILEI ne servas pli praktike al siaj sekcioj. La respondo estas, ke la estrara teamo plus kelkaj aktivaj kunlaborantoj apenaŭ sufiĉas por plenumi la grandegan internacian laboron. La sola maniero progresigi grandajn partojn de tiu internacia agado, kaj krome liveri pli aktive kaj regule servojn al sekcioj estas akiri pli da laborfortoj. Praktike, la loko de kie tiuj fortoj povos veni estas de la membroj, do, de la sekcianoj.
Jen de kie ni povus atendi ricevi tiujn plusajn laborfortojn:
1) Unuopuloj en la sekcioj, kiuj prezentas sin por nuntempe neplenumataj taskoj.
2) Grupo de sekcianoj, kiuj formas sin kaj proponas prilabori iun internacian projekton.
3) Homoj kun unikaj lertoj, kiuj ne apartenas al sekcio kaj eventuale ne estas ILEI-membroj.
2) Grupo de sekcianoj, kiuj formas sin kaj proponas prilabori iun internacian projekton.
3) Homoj kun unikaj lertoj, kiuj ne apartenas al sekcio kaj eventuale ne estas ILEI-membroj.
Por konkretigi la bezonon, jen kelkaj el la pli ol kvindek oficoj kaj taskoj kiuj restas sen plenumantoj. Kandidatoj anoncu vin al ilei.sekretario@gmail.com kaj al la prezidanto stefan.macgill@gmail.com
T2011-1 Komisiito pri eksteraj rilatoj
Formale tiu tasko apartenas al la prezidanto, kiu klare respondecas je superrigarda nivelo pri tio, sed kiu ne nepre devas plenumi la tutan laboron. Momente preskaŭ nenio okazas sur tiu tereno pro manko de homfortoj.
Taskoj:
Taskoj:
- Fortigos la rilatojn kun FIPLV (Federacio Internacia de Instruistoj de Vivantaj Fremdaj Lingvoj)
- Esploros similajn internaciajn kaj naciajn organizojn kun kiuj ILEI povus utile (kaj pageble) starigi rilatojn.
- Kunlaboros kun la evoluigo de la nova multnacia retejo de ILEI, kiel instrumento de niaj eksteraj rilatoj.
- Kunlaboros kun la Komisiono por Unuiĝintaj Nacioj, por ke ghi entreprenu konkretajn projektojn.
- Kunlaboros kun la Komisiono pri Universitata Agado, por la intensigo de ĝiaj laboroj kaj projektoj.
- Kunlaboros kun la agantoj pri eksteraj rilatoj de UEA kaj aliaj movadaj instancoj.
Kvalitoj:
- Sperto kaj emo rilati kun internaciaj organizoj kaj agadi nome de Esperanto en eksteraj medioj.
- Kapablo funkcii en la lingvoj plej ofte uzataj de tiuj internaciaj organizoj.
- Kapablo krei laborplanojn, kaj poste liveri la persiston kaj kunordigon necesan por realigi ilin.
La ofico ne estas formale kompensata, sed ekzistas rimedoj en la bugheto de ILEI por la eksteraj rilatoj, kaj normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la buĝetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la estraro (ekzemple ricevos iujn el ĝiaj komunikaĵoj). La komisiito rajtas fari proponojn pri financado de projektoj en la eksteraj rilatoj en estontaj jaroj.
T2011- 2 Komisiito pri la multlingva retejo de ILEI
Tiu retejo ekzistas jam de kelkaj monatoj, kaj ne estas anoncebla nur pro manko de laborfortoj. Necesas komisiito kun la tempo kaj kapablo evoluigi tion, kunlabore kun la estraranoj kaj eventuala komisiito pri eksteraj rilatoj (Tasko 2011-1).
Taskoj:
Taskoj:
- Pretigos au ricevos bazajn tekstojn pri ILEI, konvenaj por ne-esperantista publiko.
- Starigos kaj mastrumos traduk-reton por plej diversaj lingvoj, por ke tiuj tekstoj aperu multlingve.
- Malkovros kaj aperigos ekzistantajn dokumentojn, en Esperanto au aliaj lingvoj, kiuj rilatas al Esperanto aŭ lingvo-pedagogio, kiuj havos valoron en internacia medio.
- Ricevos nacilingvajn tekstojn de niaj partneroj (ekz. FIPLV) kaj aperigos ilin, eventuale kun tradukoj au resumoj en aliaj lingvoj.
- Prizorgos multlingvan kalendaron de estontaj edukaj eventoj, movadaj kaj ne-movadaj.
- Monitoros kaj reagos adekvate al komentoj kaj demandoj de legantoj de la retejo.
Kvalitoj:
- Teknika kapablo labori pri retejoj; la retejo havas interfacon, kiu ne postulas konon de HTML-redaktado, sed ĝiaj redaktiloj ja bezonas ioman lernadon.
- Kapablo funkcii en lingvoj plej ofte uzataj de en internacia komunikado.
- Preteco turni sin al membroj de la traduka reto por prizorgi enhavon en lingvoj kiujn la komisiito ne konas.
- Preteco kunlabori kun la stariginto kaj teknika prizorganto de la retejo.
La ofico ne estas formale kompensata, sed ekzistas rimedoj en la bugheto de ILEI por la reteja prizorgo, kaj normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la buĝetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la estraro (ekzemple ricevos iujn el ĝiaj komunikaĵoj). La komisiito rajtas fari proponojn pri financado de reteja evoluigo en estontaj jaroj.
T2011- 3 Redaktoro de Juna amiko
Tiu revuo por lernejanoj kaj komencantoj tradicie havas du redaktorojn, kiuj respondecas pri po 25 paĝoj de ĉiu numero (3-foje en la jaro). Ekzistas detala gvidilo, kiu resumas pli detale la taskojn de tiuj redaktoroj. Oficado ekde 2012, kun la unua numero bezonata prespreta en marto. Enkondukado estos donata.
Taskoj:
Taskoj:
- Kunlaboros kun reto de kontribuantoj kaj rubrikestroj por arigi materialon.
- Enpaĝigos tiun materialon, kiam tio necesas (kelkaj rubrikestroj mem faras tion).
- Kontrolos la materialon por lingva korekteco kaj konformo al la vort-trezoro de la revuo.
- Konos kaj esploros la bezonojn kaj dezirojn de la legantoj.
- Sendos la prespretajn partojn por akademia lingva kontrolo kaj prilaboros la rezultojn de tio.
- Komprenos la teknikajn bezonojn de la presejo kaj liveros la materialon akurate kaj en komune konsentita formato.
- Monitoros la nivelon de kontribuado de la rubrikestoj kaj decidos pri la kompenso pagendaj al ili.
Kvalitoj:
- Havi firman regon de la lingvo, kaj komprenon de la didaktikaj bezonoj de lernantoj.
- Havi enpaĝigajn kapablojn, kaj senton por alloga paĝaranĝo de materialo.
- Kapabli uzi la necesajn komputilajn programojn.
- Alporti organizajn kapablojn, por ke la pretigo fariĝu kiel eble plej automata kaj rutina.
- Vizii pri estonto por la revuo, precipe kiel transformi ĝian nunan deficiton al pluso.
La ofico estas formale kompensata, kadre de la bugheto de ILEI kun po-paĝa sumo. La redaktoro asignas tion inter si kaj la rubrikestroj (simplaj kontribuantoj ne ricevas kompenson). Normalaj kostoj por la plenumo de la tasko estas kompenseblaj ene de la bughetaj limoj. La komisiito kunlaboros proksime kun la alia redaktoro kaj kun estrarano respondeca pri la eldonaĵoj de la Ligo.
T2011- 4 Rubrikestro por Juna amiko – parto por etuloj
Tiu revuo por lernejanoj kaj komencantoj tradicie havas tri launivelajn rubrikojn: LUME (La Unua Mirinda Etaĝo) por 5-8-jaruloj , LUDE (La unika Dua Etaĝo) por 9-13-jaruloj kaj LASTE (La Absolute Spektakla Tria Etaĝo) por 14-100-aruloj. Ni serĉas rubrikestron por LUME.
Taskoj:
Taskoj:
- Pretogos akurate 2 au 3 paghojn de materialo por etuloj, kiuj ofte apenaŭ kapablos legi.
- Enpaĝigos tiun bildo-richan materialon por liveri prespretajn paĝojn.
- Konos kaj esploros la bezonojn kaj dezirojn de tiuj plej junaj legantoj.
Kvalitoj:
- Havi firman regon de la lingvo, kaj komprenon de la didaktikaj bezonoj de tre junaj lernantoj.
- Eventuale havi mem au kunlabori regule kun infanoj 5-8-jaraj.
- Kapabli uzi la necesajn komputilajn programojn.
La ofico estas formale kompensata, kadre de la buĝeto de ILEI kun po-paĝa sumo. La redaktoro asignas tion al rubrikestroj laŭ la teknika kaj lingva preteco de la ricevata materialo. La rubrikestro kunlaboros proksime kun la redaktoroj de la revuo.
Sekvos pliaj listigoj de vakaj postenoj kaj dezirataj kunlaborantoj!
Kore:
Stefan MacGill
Printu tiun artikolon
Nenhum comentário:
Postar um comentário