terça-feira, 22 de novembro de 2011

Raporto por ILEI rilate la 36an Ĝeneralan Konferencon de UNESKO en Parizo

Kiam  Monique Arnaud,  Jean-Pierre Boulet kaj Veronika Poór,  reprezentontoj de ILEI ĉe UNESKO alvenis la 25an de oktobro 2011 al la sidejo de UNESKO, la rajtigiloj jam estis pretaj kvankam ILEI oficiale estis akceptita kiel observanto por la 36-a Ĝenerala Konferenco nur dum la konferenco mem, per unanima voĉdonado por akcepto de la rekomendo 36C/13 en kiu ILEI aperis en favora pozicio (tamen okaze de la Ĝenerala Konferenco, oni ne menciis la nomojn de la asocioj proponitaj en tiu 36C/13).
La reprezentantoj multmaniere agadis: alparoloj al oficialaj reprezentantoj de ŝtataj delegacioj kun disdono de dokumentoj, kontaktoj kun diversaj rangaj oficiuloj de UNESKO, k.t.p.
Monique Arnaud intervenis menciante plurfoje Esperanton, okaze de renkonto kun afrikaj ministroj pri edukado pro apero de kleriga serio de libroj por afrikaj infanoj « Bouba et Zaza » kaj Jean-Pierre  Boulet parolis kun unu direktoro de la eldonejo kaj kun ties ĝenerala prezidanto kiu deziris rigardi kaj poste konservi la jam eldonitan libreton de ILEI: «Rakonto pri tarofolio». La plej interesa renkontiĝo okazis kun du reprezentantoj kaj la ministro pri edukado de Vanuatu (unu ŝtato egalas unu voĉon konsekvence en UNESKO ; por voĉdonado, Vanuatu egalas Ĉinion). Tiu ministro proponis ke Esperanto fariĝu ero de la senmateriala heredaĵo de UNESKO. Eks-vicdirektoro, nun ambasadoro de Laoso al UNESKO, okaze de posta renkontiĝo konfirmis, ke tio estas bona ideo (li lasis sian vizitkarton kaze ke ni bezonus lian helpon.)
Ŝtata reprezentanto dum sia maksimuma 6-minuta parolado foje montris sian intereson pri diverseco de lingvoj kaj kulturoj, tio okazis 25 fojojn el la 138 aŭskultitaj reprezentantoj.
Ni entute kontaktis 22 delegaciojn dum unu semajno kaj Renée Triolle (UEA) samtempe kontaktis pli da delegacioj. (Reprezentantino de alia neregistara organizo invitis Monique kaj Jean-Pierre ĉe sin, inviton kiun ni plezure akceptis.) 
Por la posta parto de la Konferenco Veronika Poór kaj François Lo Jacomo transprenis la torĉon por reprezenti nian ligon.
Raportis Monique Arnaud kaj Jean-Pierre Boulet
======================
Kun ĝojo mi plusendas al vi (kaj poste al aliaj) la ĵus konfirmitan raporton de la teamo de ILEI en la ĵusa 36a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo. Antaŭ kelkaj jaroj ILEI perdis la formalajn ligon kun tiu organizo, sed klaras minimume, ke ni rehavigis ian statuson kaj rajtas partopreni ĝiajn eventojn. La tuta teamo estas varme gratulinda pro la farita laboro. Tiu teamo, kune kun estraranoj de ILEI, aktualigis la plurlingvajn informilojn el 2009 por esti uzeblaj ankau ĉi-jare.
Ni nun provas atingi klarecon pri la pezo kaj graveco de tiu decido, ĉu temis pri la rajto de ILEI - kune kun UEA kaj TEJO - partopreni en la okazinta Konferenco, au ĉu temas pri ĝenerala reakcepto en la rango de kunlaborantaj (aŭ asociaj) ne-registaraj organizoj. La demando aktualas, ĉar ĝuste nun oni revizias la listojn kaj kategoriojn por tia ligiteco. Evidente, nia celo estas havi ankaŭ en estonto rilatojn kun tiu kultura instanco de Unuiĝintaj Naciaj.


-- 

Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

Nenhum comentário:

Postar um comentário